Fatala virino

Fatala virino
rolfako
Informoj
vdr
Spionino Mata Hari faris sian nomon sinonima kun femme fatale dum la Unua Mondmilito.
Salomeo en pentraĵo de Franz von Stuck.
Lilit pentraĵo de John Collier (1892)

Fatala virino, fatalulino, nerezistebla virino, pereiga virino aŭ rekte france Femme fatale [fAm fatAl] (tiele uzita en kelkaj lingvoj) estas ĉu persono aŭ rolulo de mistera kaj sorĉa virino kies ĉarmoj implikas ŝiajn amantojn, ofte gvidante ilin en danĝerajn, kaj eĉ mortigajn situaciojn. Ŝi estas arketipo de literaturo kaj arto. Ŝia kapablo eniri kaj hipnotigi sian viktimon per sorĉo estis en la plej fruaj rakontoj viditaj kiel laŭlitere supernatura; tial, la fatala virino hodiaŭ estas daŭre ofte priskribita kiel havanta potencon similan al tiu de sorĉistino, delogantino, vampiro, feino, aŭ demono, havante potencon super viroj.

La frazo estas franca esprimo por "mortiga virino". Fatala virino provas realigi ŝian kaŝan celon uzante virinecajn intrigojn kiel ekzemple beleco, ĉarmo, kaj seksan allogecon. En kelkaj situacioj, ŝi utiligas mensogojn aŭ devigon prefere ol ĉarmi. Ŝi ankaŭ povas fari uzon de iu subiga armilo kiel ekzemple dormanta gaso, moderna analogaĵo de magiaj potencoj en pli malnovaj rakontoj. Ŝi ankaŭ povas esti (aŭ implici ke ŝi estas) viktimo, kaptita en situacio de kiu ŝi ne povas eskapi; The Lady from Shanghai (La sinjorino de Ŝanhajo) (nigra filmo de 1947) estas unu tia ekzemplo.

Kvankam tipe friponecaj, aŭ minimume morale ambiguaj, kaj ĉiam asociita kun senso de mistifiko kaj maltrankvilo,[1] fatalaj virinoj ankaŭ aperis kiel kontraŭheroinoj en kelkaj rakontoj, kaj kelkaj eĉ pentas kaj iĝas veraj heroinoj antaŭ la fino de la rakonto. Kelkaj rakontoj eĉ prezentas bonintencajn kaj heroajn fatalajn virinojn kiuj uzas siajn intrigojn por kapti la fiulon por la pli granda bonon.

  1. Mary Ann Doane, Femme Fatales (1991) pp. 1–2

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search